ESPERANTO-lingvoklubo PFAFFENHOFEN
Niaj gastoj el Salorno (Sud-Tirolo)
Annebaerbel kaj Pier Luigi Simari kun la Esperanton
komprenanta hundo Erno vizitis la grupon de Pfaffenhofen.
Inter la 13a de septembro 2002 kaj 15a de septembro 2002 en Gerolsbach resp.
Pfaffenhofen gastis en Gerolsbach la al multaj jam el diversaj aranĝoj(ekz.
Innsbruck) konataj sudtirolaj geesperantistoj. Je vendredo vespere estis la
akcepto en la domo de Franz Knöferl kun komuna vespermanĝo. Tre impresis la
membrojn de la klubo Pfaffenhofen, ke la hundo Erno efektive obeadas
Esperantlingvajn ordonojn. Je sabato post komuna tagmanĝo en greka restoracio ni
kune vizitis grandan ĉevalejon kun rajdekzercejoj.
Poste Franz montris la lokan en la regiono plej grandan golfejon en Gerolsbach.
Malfrue posttagmeze ni invitiĝis de la pfaffenhofena
klubanino Anneliese Altmann, kie ni gustumis diversspecajn trinkaĵojn kaj
bonan slivokukon. Post promenado en la ĉefplaco de Pfaffenhofen
ni kune vespermanĝis en vitra gastejo en
Pfaffenhofen.
La komuna programo finis per vizito al la popolfesto.
Franz
Knöferl kaj
Brigitte Hofhansel
Sekvas fotoimpresoj
![]()
|
![]()
|
![]()
|
![]()
|
![]() |
![]() |
![]() |
![]() |
Reen al la komencpaĝo de la Esperanto-Lingvoklubo Pfaffenhofen