Salaton al ĉiuj
Salaton al ĉiuj, mi hofas, ke al vi iras sufiĉe bone ĝis
nun.
Mia nomo por la venontaj kelkaj minutoj estas Willibubo
Astoreto.
La nomo Willibubo signifas, ke mi estas la
diligenta, ĉiam klopodanta lernobubo de
la granda Willi Astor.Jes ja mi konfesas,,
povas esti, ke lernobubo estas bavarismo aŭ
germanismo malnova. Kaj Astoreto signifas,
ke mi ankoraŭ estas malgranda Astor.
Nun mi ja ne nur estas la ĉiam klopodanta
lernobubo de Astor, sed ni estas jam de
jaroj tre bonaj amikoj. Willi jam plurfoje
estis gasto en mia domo kaj loĝejo ofte eĉ li
venis kun siaj aliaj geamikoj. Kaj tiam ni
havas firman sidordon. Mi kun mia amikino
tiam sidas sur la sofo kaj Willi kun siaj
geamikoj sur seĝoj vidalvide en nia televidilo.
Mi ja proponis al li, ke li foje dum nia
jubilea aranĝo ion prezentu en
Esperanto. Mi ne
forgesis lin antaŭe informi pri ĉi-lingvo.
Kaj mi eĉ diris al li, ke inteligentaj homoj
Esperanton facile povas lerni dum semajnfino.
Kaj
Astor respondis al mi, kara Willibubo vi eble pravas, ke Esperanton oni
povas
lerni dum semajnfino, sed sciu, ke ĝuste dum
la semajnfinoj mi ĉiam havas plenan
programon, do nenion mi povos lerni dum
semajnfino. Mi do proponas al vi, lernu
vi
ĉi-tiun lingvon bone kaj tiam prezentu viajn
stultaĵojn mem. Kaj do jen mi staras, mi
Willibubo Astoreto. Kaj li aldonis gravan
konsilon al mi. Notu bone li diris. Estas
komplete malmoderna diri, ke ion ajn oni
povas lerni dum semajnfino. Ĉu vi vivas en
la pasinteco ?
Antaŭ dekoj da jaroj la majstroj diris al
siaj lernobuboj. Buboj vi lernas nun por la
vivo. Sed en la nuna tempo oni lernas dum la tuta vivo. Nun mi komprenis . Kaj tuj
pensis paŝon pluen. Hieraŭ do oni lernis por
la vivo. Hodiaŭ oni lernas dum la vivo.
Kaj estonte oni lernos eterne. Ha nun mi
komprenas. Ĉu la eternaj komencantoj do
estos la estonteco de la Esperanto-movado ?
Sed nun al mia temo: La utiloj de Esperanto
kaj de Interreto.
Esperanto utilas tre bone, ekzemple kiam mi
parolas al aliaj Esperantistoj.
Sed ĉu vi scias, ke Esperanto ankaŭ povas
utili kiam oni parolas ĝin al Ne - Esperantistoj.
Ekz. Oni povas ŝpari monon per Esperanto. Mi estis en
Istambulo en la bazaro kaj
vendistoj per multaj lingvoj klopodis min
konvinki pri iliaj multekostaj luksaj tapiŝoj.
Kaj mi ĉiam respondis en Esperanto, ke mi
tute ne povas kompreni, pri kio ili
vortumas kaj refoje diris, ke mi nur
komprenas la Internacian lingvon. Kaj kio estis
do utila en tiu afero ? Nu mia germana
apudstaranto ne sukcesis fuĝi, sen aĉeti
multekostan tute ne bezonitan tapiŝon por
5000 gmk. Do per Esperanto mi do ŝparis
5000 gmk, ĉu tio ne estis utila ? Nu jes
ekforirante mi aŭdis unu bazariston diri; kaj mi
100 %e certas, ke tiu estis germano.
Tute alia ekzemplo:
Esperanto povas savi ankaŭ foje laborlokon.
Vi ne kredas ?
Iam mia ĉefo multvorte kaj energie volis al
mi klarigi, kiel mi faru mian laboron. Mi
tiam diris en Esperanto: “Ĉefo vi estas pli
stulta ol poto plena je fekaĵo!”. Li ne
komprenis kaj demandis min, kion tio
signifas en lingvo, kiun ankaŭ li komprenas. Kaj
mi tradukis por li. “Das hat geheißen, „Sie haben vollkommen recht
und ich werde
das in Zukunft
auch so machen !“. Kaj kio,
se vi karaj geaŭskultantoj estus miaj
ĉefoj ? Nu, eble Esperanto tamen ne ĉiam utilas.
Kio estas komuna al interreto kaj Esperanto ? Nu ambaŭ
faciligas la
interkomunikadon.
Lastatempe
la komunikilo Interreto furoras ĉie. Do antaŭ
unu jaro mia rusa amiko
Valerij skribis al mi sian
lastan helikan leteron. Li skribis “Willibubo, estas ege enuiga
kun vi korespondi, ĉar vi ne havas retaliron kaj helikan
poŝton oni ja ne povas
ĝisatendi. En mia lando eĉ ursoj kaj linkoj
uzas la interreton por komuniki!” Vere mi
iom hontis, ke mi el riĉa lando Germanio
ankoraŭ ne havas interretaliron. Ankaŭ mia
Nurenberga amiko Franko Frankonio ofte diris
al mi:” Willibubo mi ne komprenas, ke vi
ankoraŭ ne havas interreton. Per ĝi eblas
ege,fakte fulmrapide komuniki!“ Nu jes
finfine en Aprilo ĉi-jare mi ne plu kontraŭis
kaj havigis al mi interretaliron. Mi ja ne
volas honti antaŭ mi rusa amiko. Kaj vere
per la reto eblas rapidege komuniki.
Ekzemple mi estas ŝatanto de pomkuko por la
matenmanĝo. Kaj mi klopodis per
interreto mendi pomkukon por
matenmanĝo. Kaj mi sidiĝis antaŭ mia komputilo kaj
skribis la URL on ttt.tagmanĝo.ge mi elektis el la bildoj pomkukon kaj per
klako
mendis. Poste mi malfermis mian pordon kaj
kuŝis pomkuko antaŭ ĝi. Vere rapidege
mi pensis. Nu vespere mia patrino demandis min, kiel
gustis la pomkuko, kiun mi metis
antaŭ via pordo. ?
Nu jes.bone.
Alian fojon retletero de mia rusa amiko Valerij, kiun tiu
skribis je la 9a vespere atingis
min jam 6 horojn antaŭe je la 3a posttagmeze. Vi ne kredas
“Elprovu mem.!”
Sed iel mi spertis, ke interreto havas eble la saman
sorton kiel Esperanto.
Nome kun homoj en aliaj urboj kaj landoj ĝi utilas bone,
sed se mi uzas ĝin por
komuniki al amikoj
en la tuj proksima vilaĝo mi foje dum 3 monatoj ne ricevas
respondon. Ja ofte eĉ mi per telefono devas memorigi, ke
estas mesaĝo en la
retpoŝtprogramo de ies komputilo.
Nu jes tiel ankaŭ la interreto ne povas esti pli rapida
ol helika letero.
Mi dankas al vi kaj esperas, ke miaj stultaĵoj ne nur
estis finfine finita programero .
Do reen al la seriozeco! - Also, kommen wir zurück zum Ernst des Lebens!
Korege salutas!
Willibubo