ESPERANTO-Lingvoklubo PFAFFENHOFEN
p.A.Franz Knöferl, Niederscheyerer Str. 102, 85276 Pfaffenhofen
Tel :08441 /2041, Fax:0321/21192205
Konto: 40027103, Hallertauer Volksbank, BLZ: 72191600
ret-poŝto: franz.knoeferl@esperanto-pfaffenhofen.de
Nia jarkunveno 2006 en Bad Gögging
La jarkunveno de la Esperanto-lingvoklubo Pfaffenhofen okazis la 23-an de aprilo 2006 en la cafejo Regner en Bad Gögging.
La ĉefa afero estis elektoj al la estraro.
La rezulto estis senŝanĝa reelekto de la ĝisnunaj estraranoj:
| 1a prezidanto | = | Franz Knöferl |
| vicprezidanto | = | Gustav Neumair |
| protokolistino | = | Brigitte Hofhansl |
| Kasistino | = | Christa Petersik |
| Komisiito por Esperantolingvaj radioelsendoj | = | Josef Lechermeier. |
Anneliese invitis al ĝardenfesto en somero, sed pli detale ankoraŭ informos.
Dum la kunveno okazis diskuto pri la gazetarlaboro. Rudolf kritikis, ke jam dum jaroj ne legeblis raporto pri aferoj de la Esperantoklubo Pfaffenhofen.
Franz respondis, ke mankis lokaj rilatoj, kiam okazis aranĝoj en la Altmuehlvalo kaj aldonis, ke tamen la interretprezento de la klubo estas daŭre aktualigata.
Kursoj pro tempomanko de niaj aktivuloj jam dum 15 jaroj ne okazis.
Franz diris, ke en la interreto troveblas bonegaj kursoj por ĉiuj niveloj. La avantaĝo de tiuj kursoj estas, ke la kursanoj ne devas atenti certajn horarojn. La malavantaĝo estas, ke oni ne persone konatiĝas kun la novlernantoj.
Franz proponis, ke dum la argumentado por Esperanto ni pli akcentu la neŭtralecon kaj sennaciecon de nia lingvo kaj tiel ebligante lingvan egalrajtecon ne nur en Eŭropo sed tutmonde. Franz ankaŭ informis, ke nia membro Roland Hemmauer laboras pri lingva projekto en Surinamo (Sudameriko).
Raportis
Franz Knöferl
Reen al la komencpaĝo de la Esperanto-lingvoklubo Pfaffenhofen
Reen al BAVARESPERANTOINFO, eldono 02/2006
Reen al BAVARESPERANTOINFO, eldono 02/2006, informoj el Bavario