Munkenano en la ĉielo

Alois Hingerl, servisto numero 172 ĉe la Munkena ĉefstacidomo, plenumis komision kun tia hasto, ke li, suferinte apopleksion, falis teren kaj mortis.
Du anĝeloj
trenis lin kun multe da peno en la ĉielon, kie Sankta Petro akceptis lin. Petro unue sciigis al li, ke ekde nun
lia nomo estos ‚Anĝelo
Aloisius’, transdonis al li
harpon kaj konatigis lin kun la ĉiela tagordo:
„De la oka horo matene
ĝis la dekdua horo tagmeze: jubiladi.
De la dekdua horo tagmeze ĝis la oka horo
vespere: kantadi ‚Hosianna‘.“
„Kion???“
„De la oka matene ĝis
la dekdua tagmeze jubiladi; de la dekdua tagmeze ĝis la oka vespere
kantadi ‚Hosianna‘!“
„Aha, mhm.
– Nu, kiam mi ricevos ion por trinki?“
Vian Manna
vi certe ricevos!“ – diris
Petro, iom indigne, kaj lasis lin sola.
„Ho ve. – Tio fariĝos belege sengusta. – Kara mia, mi timas, ke mi tretis en fekaĵon!
– ‘Jubiladi’, a-a-a-a! – Lin aŭskultu, ‚jubiladi‘ mi devus ĉi-tie supre... – Mi pensis, ke mi venas en la ĉielon...“
Dum li ankoraŭ tiel grumblis, li subite vidis anĝelon de la ‚ruĝaj biciklantoj‘ (germane
‚Rote Radler‘) alflugi lin, kaj
tuj vekiĝis en li la malnova kolerego pri tiu ŝajna
konkurenco surtera, kaj li alkriis la ruĝaj-biciklantoj-anĝelon:
„Ho, ĉu ankaŭ vi troviĝas ĉi-tie supre!? – Vi fiuloj mizeraj!
– Kara mia, ja ne aperu ĉe mi! Alikaze vi ... kaptos kelkajn...!“
Kaj por ĉiuj kazoj li donis al la ruĝaj-biciklantoj-anĝelo
kelkajn fortajn batojn per sia sankta ĉiela instrumento. – Post tio li fartis
signife pli bone, kaj li sidiĝis,
kiel oni ordonis al li, sur nubo, kaj komencis jubili:
„Haalelujaaa – haalelujaaa – haalelujaaa – haleelujaaa!“
Anĝelo tute enpensiĝinta ŝvebis preter li.
„Hallo, Vi! – He! (fajfo)
– Ĉu… ĉu Vi ne havas ‚Schmaizla‘?
– Snuf-tabakon? Ĉu Vi havas
nenion? Unu pinĉaĵon? – Venu, donu al mi!“
La enpensiĝinto nur rigardis lin
tute perplekse, lispis nur – „Hosianna!“ – kaj forflugis.
„Ho, kia idioto estis
nun tio? – Nu, do-do do vi ne havas snuf-tabakon, ĉu ne! –
Se oni dece
demandas, oni ja povas ricevi decan respondon! – Vulgara fripono, vulgara! – Anĝelo, osteca!“ – Kara mia, kiaj kanajloj troviĝas ĉi-tie supre! – A-a-a-a-a! Kion mi devas elteni!“
Kaj li residiĝis sur sia nubo!, kaj denove
komencis jubili!, sed signife pli
kolere!
„Haleluja! – 'luja!
– 'luja, mi diras! – 'zefiks-haleluja!
– 'luja!!
Li kriegis tiom, ke la kara Dio apude vekiĝis el sia tagmeza dormeto, kaj tute mirigite demandis:
„Kia
krudulo estas tio?!“
Li tuj sendis anĝelon al Petro, tiu alrapidegis, kaj ili kune aŭskultis la anĝelon Aloisius ‚jubili‘...:
„'luja! – Saketon da cement‘-haleluja! – ‘luja, mi diras!“
Petro rapidege ekflugis kaj trenis la anĝelon Aloisius antaŭ la karan Dion. Tiu rigardis
lin longe; poste li diris:
„Aha,
Munkenano. – Nu, diru al mi, kial vi kriaĉas ĉie-tie supre tiel maldece?!“
Sed por tia demando Aloisius
estis la malĝusta
adresato. Tiu troviĝis tutmeze en la kolerego kaj nun
ekkriis:
„Ho, kion ja kredas Vi? ĉar ni estas ĉi-tie en la ĉielo,
tial… tial mi devus kanti kiel
fringelo, ĉu? – Ĉu? – Kaj
por trinki mi ricevus tute nenion? – Kara mia, ‚Manna‘, li diris,
‚Manna‘ mi ricevus! – Kara mia, foriĝu kun via ‚Manna‘! Tiun vi povas mem
trinki, tion mi diras al vi! – Sed mi ne trinkos ‚Manna‘,
por ke vi sciu! – Kaj kanti, tion
mi tute ne faros! Mi ankoraŭ neniam kantis! Do ĉi-tie mi des pli ne
kantas!“
„Petro“, diris la kara
Dio, „tiu ne taŭgas por ni ĉi-tie.
Nu, por tiu mi havas alian
taskon: Li transdonu miajn Diajn konsilojn
al la Bavara Registaro.
Tiamaniere li venos ĉiusemajne unu- aŭ dufoje
al Munkeno, kaj tiam la kara animo havos sian kvieton.“
Kiam Aloisius aŭdis tion, li estis videble feliĉa. Li tuj ricevis la unuan komision, leteron, kaj ekflugis
kun ĝi. – Kaj kiam li subite sentis Munkenan teron sub la piedoj,
li fartis, kvazaŭ li estus en la ĉielo.
Laŭ malnova kutimo, la vojo kondukis lin rekte al la ‚Hofbräu‘-domo, - kaj li retrovis sian kutiman
sidlokon, - trovis ĝin
neokupita, - kaj Kathi, la kelnerino, venis al li, - kaj li mendis bieron, - kaj li denove mendis
bieron, - kaj li forgesis sian leteron
kaj sian komision, - kaj li denove mendis bieron,
- kaj ankoraŭ bieron, kaj ankoraŭ
unu, - kaj tie li sidas ankoraŭ hodiaŭ.
Kaj tiel
la Bavara Registaro atendas ĝis hodiaŭ vane la Diajn Inspirojn.
Verkinto de la originalo: Ludwig Thoma;
la version de
Adolf Gondrell tradukis en Esperanton: Josef Lechermeier
Reen al la raporto pri la jubileo-festo
- Zurück zum Bericht über die 30-Jahrfeier