ESPERANTO-SPRACHKLUB PFAFFENHOFEN

 

 

 

                                                                                                             05.08.2003

 

 

Ekzkurso de la pfaffenhofenaj Esperanto-geamikoj

 

 

Je dimanĉo 3a de aŭgusto  2003  11a horo ok klubanoj renkontiĝis en Beilngries(Altmuehlvalo).

Ni komune rigardis la ĉefpreĝejon de sta. Walburga kun ĝia okulfrapa flava-verda glasurita turoparo. La termometro montris 35 celsiusajn gradojn. Sekve ni decidis komunan glaciaĵmanĝaĵon. Poste ni daŭrigis al la ŝipekveturejo de Beilngries.

Post unuhora ŝipado sur la majno-danubo-kanalo(ankaŭ nomata Eŭropo-kanalo) ni alvenis en Berching nia celo. Survoje kluzo levis nian ŝipon je 17 metroj supren.

Komune ni promenis tra la urbo al la (ege rekomendinda kaj vizitinda) historia gastejo Stampfermühle por komune tagmanĝi tie.

Surprize adiaŭis nin, al ni tute ne konata alia gasto per bone parolita ---- ĝis reaŭdo ---.

Sed li ne prezentis sin sed rapide malaperis.

Poste parto de la grupo vizitis la lokan muzeon.

Je 16.15 a horo la ŝipo reprenis nin al Beilngries kie ni adiaŭis per komuna babilado en stratkafejo.

Vidu  kelkajn fotoimpresojn.

 

     

     

 

Franz Knöferl

 

 

Zurück zur Startseite des Esperanto-Sprachklubs Pfaffenhofen

 

Zurück zu "BAVARESPERANTOINFO", Ausgabe 03/03 - Informationen aus Bayern